Esploro pri la historia Jesuo

La Esploro pri la historia Jesuo (angle: Quest for the historical Jesus) estas la provo uzadi la historian metodon, anstataŭ tiujn religiajn, por rekonstrui dokumentitan biografion pri Jesuo. La esploro, tiel kiel ĝin difinis Albert Schweitzer, komenciĝis en 18-a jarcento iniciate de Hermann Samuel Reimarus, plidaŭris en la 19-a kaj en la 20-a kun alternaj fazoj.

Tiu esploro enkondukis al la malkovro pri iu Jesuo unue hebrea kaj palestina de la 1-a jarcento, sekve pri Jesuo karisma kaj opiniata dia mesaĝisto. Fakte, laŭ diversaj esploristoj, tiu esploro estas ĉiam en fazo... esploranta spite ke, fakte, esplorista fluo, kvankam minoritata, neis al Jesuo la historian ekziston, lin taksante mito historiigita de la unuaj kristanoj. Dume la kutimaj akiroj alternas ĉe la oponaj ekstremoj:

  • Ĉe unu ekstremo Jesuo estas farata morala reformisto kiu provis, nesukcesante, reformi kaj plibonigi la socion de sia epoko, neniam tamen utiligante politikajn aŭ revoluciajn metodojn. [1]
  • Ĉe la alia ekstremo, aliaj esploristoj vidas Jesuon entuziasma profeto apokalipse anoncanta la estontan kaj plibonigitan mondon. [2]

La kristana tradicio lokigas Jesuon en ekvilibro inter tiuj pozicioj, agnoskante en la agado de Jesuo la jam de la komenciĝo de la Regno kaj en la sama tempo la ne jam de la estonta aktualigo de la Regno danke al lia resurekto.

Tiu esploro, pli viva ol antaŭe, estas antaŭenigita de esploristoj kiel, ekzemple, la membroj de la Jesus Seminar aŭ la Association pour l’Etude de la Littérature Apocryphe Chrétienne (AELAC), kaj en centoj da bibliaj skoloj de la kristana mondo, aparte katolika.

  1. Oni vidu precipe Adolf von Harnack, Das Wesen des Christentums, 1900 kaj esploristojn de la tieldiritaliberala skolo.
  2. Johannes Weiss, Alfred Loisy, Albert Schweitzer...

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search